Serio Oriento-Okcidento, n-ro 60
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko
Sadio
La Florejo
(Golestan)
Elŝutu
senpage (7,7 MB)
Pri la projekto
Se vi volas helpi al la projekto, vi povas ĝiri el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron al IMPT-M (Eldonejo "Impeto") kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por "La Florejo (Golestan) "". Ankaŭ ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA.
PDF-versio de la libro "La Florejo" estas tute libere kaj senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia papera versio. Vi povas mendi ĝin en la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Pri la libro
Sadio
La Florejo
(Golestan)
Traduka Teamo:
Keyhan Sayadpour, Said Baluĉi, Renato Corsetti
Serio Oriento-Okcidento, n-ro 60
Sub Aŭspicioj de UEA
en Konsulta Partnereco kun Unesko
Provlegis Rob Moerbeek
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova
Moskvo, Impeto, 2021. — 236 p.
ISBN 978-5-7161-0319-1
Vi kiel leganto devos mem trovi la lecionojn kaj amuziĝon kiujn vi serĉas, kaj ĉiu reago estos esence individua. Sadio konsciis ke la interpreto de liaj verkoj dependas de ĉiu leganto, al kiu li pro devige memaltrudita humileco ne kapablas dikti. Jam la anglalingvaj legantoj estas influitaj de la elekto de la titolo “La rozĝardeno”, ĉar rozoj pretendas esti la plej belaj foroj en la florejo, sed povas piki per siaj dornoj. Tamen oni povas elekti eviti la dornojn. Posedaĵoj kaj pozicio kreas malamikojn; scio, saĝo kaj humileco malaperigos ilin. Ĉu suferado akompanas la serĉon de signifo kaj beleco? Povas esti, se oni devas lerni lecionon el tio.
D-ro Duncan Charters, Prezidanto de UEA
La libro estas ilustrita